La fluto, kiu ŝovringe forigas la ne selektitajn notojn
Tiu fluto — fajfila, fifra, neja, kenaa aŭ glita laŭ la ŝanĝebla blovilo, kiun vi elektas — forigas la ne selektitajn notojn dank al ŝovantaj ringoj.
Multaj kvintonaj, blusaj aŭ ekzotaj gamoj por fluto, ĝis gamoj arabaj kun 3/4 tonoj.
La kutima kvintona gamo estas usebla en la 12 tonaloj.
Dank al ŝovringoj, legado de partituroj kun bemolaj gamsignoj iĝos ege facila por viaj lernantoj.
Vi povas mendi ĉiujn erojn de la fluto (bekan blovilon, fifran blovilon, tubon en Do, tubon en Re, 1 ringon, 2 ringojn, 3 ringojn, 4 ringojn, 5 ringojn aŭ 6 ringojn) aparte.
Vi povas adapti ĝin inverse — aereliro malsupre kiel rumana aŭ tajlanda fluto — por ŝanĝi la sonon per alproksimiĝo al mentono: tio influas sur la tembro (kiu iĝas pli varma kaj riĉa en harmonoj) kaj ankaŭ sur la frekvencoj de la notoj (kiu iĝas iomete malpli akutaj).
Jen mp3 por aŭskulti Do Re Mi Fa Sol La Si Do kun fajfilo inverse: unue kun aertruo malproksime de la mentono, poste kun aertruo proksime de la mentono.
— diatona tubo en Do (C) = 15€
— diatona tubo en Re (D) = 15€
Tuboj en aliaj tonaloj eblas laŭmendo.
— neja blovilo = 12€
— kenaa blovilo = 15€
— fifra blovilo = 21€
— fajfila blovilo = 24€
— glita blovilo = 27€: vidbendo
— 1 ringo = 6€
— 2 ringoj = 9€ (po 4,5€ por ringo)
— 3 ringoj = 12€ (po 4€ por ringo)
— 4 ringoj = 15€ (po 3,75€ por ringo)
— 5 ringoj = 18€ (po 3,6€ por ringo)
— 6 ringoj = 21€ (po 3,5€ por ringo)
— 7 ringoj = 24€ (po ≈ 3,43€ por ringo)
— 8 ringoj = 27€ (po ≈ 3,38€ por ringo)
(Vi ja rajtas ne mendi ringojn, sed tiukaze vi ne havos fluton Ringan sed nur ordinaran bekfluton Re/Do... ŝanĝebla en fifro Re/Do).
Konsultu senpage la Uzindika libreto (64 paĝoj en PDF).
Vi ricevos ĝin senpage, ne indas presi!
Jen 15 ekzemploj inter 104:
— minora Melodia: fluto en minora Melodia;
— Maĵora Harmona: fluto en Maĵora Harmona;
— Chaavaayati: fluto en Purva Melakarta n° 17 (gamo de Suda Hindio);
— Bluso kun akordionisto: por improvizi Bluson en Si kun diatona akordionisto;
— Ĵazo: fluto por Ĵaza improvizado sen gamŝanĝi;
— Tchahargâh: fluto irana kun duonbemoloj;
— Rast: fluto araba kun duonbemoloj;
— Homâyun: fluto irana kun duonbemoloj;
— Strikta Agordado: fluto, kiu baziĝas sur la harmonoj 8, 9, 10, 11, 12, 13 kaj 14;
— Akebono: kvinnota japana fluto;
— Balio: indoneza kvinnota fluto;
— minora Harmona: fluto kun gamo de Orienta Eŭropo;
— Kumoi: kvinnota japana fluto;
— Unumana fluto: tritrua provenca fluto;
— Ĝavo: indoneza kvinnota fluto.
Bugio: ĉiuj notoj Mi kaj Fa estas bemoligitaj.
Mezlida 6m: ĉiuj notoj Mi estas bemoligitaj.
Nordafrika Improvizado: la ringoj malakutigas po kvarontono ĉiujn notojn Mi kaj Si.
(Nun la ringoj estas blankaj, kaj la bloviloj — fajfila aŭ fifra — interŝanĝeblaj kaj blankaj).
Melodio en Mi kun la malnova fifro en Re, unu ringo malgrandigas la truon de la noto La por realigi la gamon Mi Fa# Sol Lab Si Do# Re. Kwela estas musiko ĵaza de Sudafriko ludita per beka fluto.
Per la malnova bekfluto en Do, kun la araba kvintona gamo Do Mi Fa Sol Lab, realigita ŝtopante la truojn de la notoj Re kaj Si, kaj malgrandigante la truon de la noto La. La tambourino kuŝas sur la tero kaj estas frapita per la piedo.
Muzikgamoj: Por plu lerni pri gamoj kaj modaloj.
Kelta Harpo: Aliaj informoj pri gamoj kaj modaloj, kiuj indas eĉ se vi ne ludas Keltan Harpon!
La Kvintona Magia Gitaro: La gitaro, kiun iu ajn kapablas ludi!
Kanzonoj: Miaj propraj kanzonoj en Esperanto.